La Turistoj kaj la Marleonoj -- San Francisco, 1998 de Sylvan Zaft Langoj eksatas je troaj gustoj Cxinaj, Meksikaj, Francaj. Okuloj lacigxas pro vidindajxoj pontaj, parkaj, strataj, muzeaj. En lastjarcenta velsxipar' ni amuzigxis eksciante pri la alteco neimpona de la maristoj tiutempaj. Irante al kajo disigita de lastjardeka tertremego ni hupojn auxdas ne rekonante la marbestsonojn ni apudas. Kunpremate ni batalas tra l' amasoj elspezantaj por vidi korpojn egajn, nigrajn en amasoj sur kaj-eroj. Virbestoj maraj disdonadas odoregon kaj blekadon kunpremigxante kiel turistoj sur la bretoj postrestantaj.